Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Birdo ĝin surflugis...

Birdo ĝin surflugis,
tremas la arbusto,
vin mi ekmemoris,
tremas mia brusto.
Vin mi ekmemoris
etulin' ravanta,
vin, de l' granda mondo
diamant' plej granda.

Jen, Danubo ŝvelas,
eble eĉ inundas,
mian koron sentoj
same superondas.
Ho, ĉu vi min amas?
Mi vin amas vere,
patro-panjo vin ne
amas pli sincere.

Kiam ni kunestis,
amis vi, mi scias.
Tiam pompis floroj,
vintro nun glacias.
Vi ne amas? Dio
benu viajn vojojn.
Sed se jes, ho, Dio
benu vin mil fojojn!